Ágnes Marsai
Aspekto
Ágnes Marsai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 5-an de oktobro 1951 en Pécs (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Pécsi Tanárképző Főiskola (en) (–1976) |
Okupo | |
Okupo | skulptisto ceramikisto grafikartisto |
Ágnes Marsai [Agneŝ marŝai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Marsai Ágnes estas hungara skulptisto, ceramikisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.
Ágnes Marsai[1] naskiĝis la 5-an de oktobro 1951 en Pécs.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ágnes Marsai abiturientis en belarta gimnazio en sia naskiĝurbo en 1971, poste ŝi akiris diplomon en Pedagogia Altlernejo en 1976. Ŝi instruis en la menciita belarta gimnazio inter 1976-1990, sed ŝi instruis poste ankaŭ en teknika altlernejo. Inter 1990 kaj 2000 ŝi havis propran firmaon. Ŝi kreas precipe skulptaĵetojn el argiloj, lignoj, metaloj, vitroj, kelkfoje ŝi ilustris librojn. Ŝi vivas en Hosszúhetény.
Elektitaj solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Zebegény (1977)
- Pécs (1988, 2000, 2012)
- Kalvinana preĝejo (Debrecen-Tócoskert) (1998, 2001)
- Budapeŝto (2001, 2008, 2012)
- Hosszúhetény (2004, 2007)
- Oradea (2006)
- Komló (2014)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Pécs (1976, 1980, 1995, 2001)
Elektitaj artaĵoj
[redakti | redakti fonton]- vazo (ceramikaĵo, 1960-aj jaroj)
- reliefo pri Sándor Kőrösi Csoma (1978, denove 2008, Pilis (montaro))
- reliefo pri Gyula Bocz (2014, Hosszúhetény)
Elektitaj libroilustraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Kalligráfia
- Zsópi és a színek
- ICIRI-PICIRI
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-11-14 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-11-14 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-11-14 per la retarkivo Wayback Machine